Esperanto(i)
15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
17 Retoj plektitaj kaj sxnuretoj cxenoformaj estis cxe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep cxe unu kapitelo kaj sep cxe la dua.
18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis cxirkaux unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaux por la dua kapitelo.
19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksajxo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo cxirkauxe en vicoj ducent granatoj.
21 Kaj li starigis la kolonojn antaux la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Jahxin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al gxi la nomon Boaz.