Esperanto(i)
4 tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj cxi tiu diris:Jen mi estas.
5 Kaj li kuris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis; iru returne kaj kusxigxu. Kaj li iris kaj kusxigxis.
6 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kusxigxu.
7 Samuel ankoraux ne konis la Eternulon, kaj ankoraux ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.
8 Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.
9 Kaj Eli diris al Samuel:Iru, kusxigxu; kaj se vi estos vokata, tiam diru:Parolu, ho Eternulo, cxar Via sklavo auxskultas. Kaj Samuel iris kaj kusxigxis sur sia loko.
10 Kaj venis la Eternulo kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, cxar Via sklavo auxskultas.