2 Chronicles 25:11-14

Esperanto(i) 11 Kaj Amacja havis la kuragxon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil; 12 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj jxetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke cxiuj dishakigxis. 13 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario gxis Bet-HXoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakirajxo. 14 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaux ili li adorklinigxis kaj al ili li incensis.