2 Kings 16:1-20

Esperanto(i) 1 En la dek-sepa jaro de Pekahx, filo de Remalja, ekregxis Ahxaz, filo de Jotam, regxo de Judujo. 2 La agxon de dudek jaroj havis Ahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj dek ses jarojn li regxis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaux la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David. 3 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kaj ecx sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj. 4 Li oferadis kaj incensadis sur la altajxoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo. 5 Tiam Recin, regxo de Sirio, kaj Pekahx, filo de Remalja, regxo de Izrael, iris milite kontraux Jerusalemon; ili siegxis Ahxazon, sed ne povis venkopreni. 6 En tiu tempo Recin, regxo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj eklogxis tie gxis la nuna tago. 7 Ahxaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, por diri:Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraux la mano de la regxo de Sirio kaj kontraux la mano de la regxo de Izrael, kiuj levigxis kontraux mi. 8 Kaj Ahxaz prenis la argxenton kaj oron, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj sendis tion donace al la regxo de Asirio. 9 Kaj la regxo de Asirio obeis lin, kaj la regxo de Asirio iris kontraux Damaskon kaj prenis gxin kaj transkondukis gxiajn logxantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis. 10 La regxo Ahxaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, regxo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la regxo Ahxaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de gxia tuta konstruo. 11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko. 12 Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon 13 kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj versxis sian versxoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero. 14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde. 15 Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi. 16 Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio, kiel ordonis la regxo Ahxaz. 17 La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon. 18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio. 19 La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 20 Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.