2 Kings 6:15-20

Esperanto(i) 15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene levigxis kaj eliris, jen militistaro cxirkauxas la urbon kun cxevaloj kaj cxaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros? 16 Sed li diris:Ne timu; cxar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili. 17 Kaj Elisxa ekpregxis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj cxevaloj kaj cxaroj cxirkaux Elisxa. 18 La Sirianoj venis al li. Tiam Elisxa ekpregxis al la Eternulo kaj diris:Frapu cxi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Elisxa. 19 Kaj Elisxa diris al ili:GXi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi sercxas. Kaj li kondukis ilin en Samarion. 20 Kiam ili venis en Samarion, Elisxa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.