2 Kings 9:14-10:25

Esperanto(i) 14 Tiam Jehu, filo de Jehosxafat, filo de Nimsxi, faris konspiron kontraux Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraux HXazael, regxo de Sirio. 15 Kaj la regxo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio.) Tiam Jehu diris:Se vi konsentas, neniu eligxu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel. 16 Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; cxar tie kusxis Joram, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, venis, por viziti Joramon. 17 La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimigxantan amason de Jehu, kaj diris:Mi vidas amason. Tiam Joram diris:Prenu rajdanton kaj sendu kontraux ili, por ke li demandu, cxu cxio estas en ordo. 18 Kaj la rajdanto sur cxevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Sed Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante:La sendito venis al ili, sed ne revenis. 19 Tiam li sendis duan rajdanton, kaj cxi tiu venis al ili, kaj diris:Tiele diras la regxo:CXu cxio estas en ordo? Jehu respondis:La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. 20 La gardostaranto raportis, dirante:Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimsxi, cxar li kondukas rapidege. 21 Tiam Joram diris:Oni jungu! Kaj oni jungis lian cxaron. Kaj eliris Joram, regxo de Izrael, kaj Ahxazja, regxo de Judujo, cxiu sur sia cxaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano. 22 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris:CXu cxio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis:Kia ordo povas esti cxe la malcxastado de via patrino Izebel kaj cxe sxiaj multaj sorcxajxoj? 23 Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Ahxazja:Perfido, ho Ahxazja! 24 Sed Jehu strecxis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia cxaro. 25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar:Prenu kaj jxetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; cxar rememoru, kiel mi kaj vi sur cxaro veturis post lia patro Ahxab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetajxon: 26 Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraux, kaj Mi vengxos al vi sur cxi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj jxetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo. 27 Kiam Ahxazja, regxo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la gxardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris:Lin ankaux batu sur la cxaro. Kaj oni frapis lin sur la altajxo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie. 28 Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David. 29 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Ahxab, Ahxazja ekregxis super Judujo. 30 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion auxdis, sxi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro. 31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, sxi diris:CXu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro? 32 Tiam li levis sian vizagxon al la fenestro, kaj diris:Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aux tri korteganoj. 33 Kaj li diris:Eljxetu sxin! Kaj ili sxin eljxetis. Kaj sxia sango sxprucis sur la muron kaj sur la cxevalojn, kaj oni dispremis sxin per la piedoj. 34 Li eniris kaj mangxis kaj trinkis, kaj diris:Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu sxin, cxar sxi estas regxidino. 35 Kaj oni iris, por enterigi sxin, sed oni trovis nenion de sxi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj. 36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris:Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Tesxebano, nome:Sur la kampo de Jizreel la hundoj formangxos la karnon de Izebel; 37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri:Tio estas Izebel. 10 1 Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta enhavo: 2 Kiam cxi tiu letero venos al vi, cxe kiuj trovigxas la filoj de via sinjoro kaj sub kies administrado trovigxas la cxaroj kaj la cxevaloj kaj la fortikigita urbo kaj la bataliloj: 3 tiam rigardu, kiu estas la plej bona kaj plej digna el la filoj de via sinjoro, kaj sidigu lin sur la trono de lia patro kaj batalu pro la domo de via sinjoro. 4 Sed ili tre forte ektimis, kaj diris:Jen la du regxoj ne povis kontrauxstari al li, kiel do ni kontrauxstaros? 5 Kaj la palacestro kaj la urbestro kaj la plejagxuloj kaj la filedukistoj sendis al Jehu, por diri:Ni estas viaj servantoj, kaj cxion, kion vi ordonos al ni, ni faros; ni neniun faros regxo; kio placxas al vi, tion faru. 6 Tiam li skribis al ili duan leteron kun jena enhavo:Se vi estas sur mia flanko kaj obeas mian vocxon, tiam prenu la kapojn de la filoj de via sinjoro kaj venu al mi morgaux en cxi tiu tempo en Jizreelon. Kaj da regxidoj estis sepdek homoj cxe la eminentuloj de la urbo, kiuj edukis ilin. 7 Kiam la letero venis al ili, ili prenis la filojn de la regxo kaj bucxis ilin, sepdek homojn, kaj metis iliajn kapojn en korbojn kaj sendis al li en Jizreelon. 8 Kaj venis la sendito, kaj diris al li jene:Oni alportis la kapojn de la regxidoj. Kaj li diris:Kusxigu ilin en du amasoj antaux la enirejo de la pordego gxis mateno. 9 Matene li eliris kaj starigxis, kaj diris al la tuta popolo:Vi estas senkulpaj; estas mi, kiu faris konspiron kontraux mia sinjoro kaj mortigis lin; sed kiu mortigis cxiujn cxi tiujn? 10 Sciu do nun, ke el la vortoj de la Eternulo nenio falis teren, el tio, kion la Eternulo diris pri la domo de Ahxab; la Eternulo faris tion, kion Li diris per Sia servanto Elija. 11 Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto. 12 Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj, 13 Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris:Kiuj vi estas? Ili respondis:Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras, por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj de la regxino. 14 Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis. 15 De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab, irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron. 16 Kaj li diris:Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro. 17 Kiam li venis Samarion, li mortigis cxiujn, kiuj restis de Ahxab en Samario, gxis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Elija. 18 Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe; 19 kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal. 20 Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis. 21 Kaj Jehu sendis al la tuta Izrael; kaj venis cxiuj servantoj de Baal; restis neniu, kiu ne venus. Ili eniris en la domon de Baal, kaj la domo de Baal plenigxis de rando gxis rando. 22 Kaj li diris al la estro de la vestejo:Elportu vestojn por cxiuj servantoj de Baal. Kaj li elportis vestojn por ili. 23 Kaj Jehu kun Jehonadab, filo de Rehxab, eniris en la domon de Baal, kaj li diris al la servantoj de Baal:Esploru kaj rigardu, cxu ne estas cxi tie kun vi iu el la servantoj de la Eternulo, cxar cxi tie devas esti sole nur servantoj de Baal. 24 Ili eniris, por fari bucxoferojn kaj bruloferojn. Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se cxe iu el vi savigxos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstatauxos la animon de tiu. 25 Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forjxetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal.