Esperanto(i)
1 Kaj vojagxinte tra Amfipolis kaj Apolonia, ili alvenis en Tesalonikon, kie estis sinagogo de la Judoj;
2 kaj laux sia kutimo Pauxlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,
3 klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj relevigxi el la mortintoj, kaj dirante:CXi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.
4 Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortigxis kun Pauxlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la cxefaj virinoj ne malmultaj.
5 Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolacxo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.
6 Sed ne trovinte ilin, ili trenis Jasonon kaj kelkajn fratojn antaux la urbestrojn, kriante:Tiuj samaj, kiuj renversis la tutan mondon, alestas ankaux cxi tie;
7 ilin Jason akceptis; kaj ili cxiuj agas kontraux la dekretoj de Cezaro, dirante, ke estas alia regxo, Jesuo.
8 Kaj ili maltrankviligis la homamason kaj la urbestrojn, kiuj tion auxdis.
9 Kaj cxi tiuj, ricevinte garantiajxon de Jason kaj la aliaj, liberigis ilin.