Acts 2:5-11

Esperanto(i) 5 Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo. 6 Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7 Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj? 8 Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis? 9 Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10 Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11 Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio.