Esperanto(i)
1 Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;
2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.
3 Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;
4 nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.
5 CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.
6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.
7 Ne estu do partoprenantoj kun ili;
8 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),
10 provante, kio bone placxas al la Sinjoro;
11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;