Esperanto(i)
2 CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
3 Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo.
4 Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.
5 La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.
6 Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.
7 Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos.
8 Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.
9 Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj.
10 Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.
11 Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.