Exodus 24:3-11

Esperanto(i) 3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros. 4 Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael. 5 Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn. 6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron. 7 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. 8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj. 9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael. 10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara. 11 Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.