Exodus 40:19-21

Esperanto(i) 19 Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur gxin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 20 Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre. 21 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.