Ezekiel 2:3-6

Esperanto(i) 3 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna tago. 4 La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo. 5 CXu ili auxskultos, cxu ili ne auxskultos (cxar ili estas domo malobeema), ili almenaux sciu, ke profeto estis inter ili. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema.