Psalms 106:16-21

Esperanto(i) 16 Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo. 17 Malfermigxis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram. 18 Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn. 19 Ili faris bovidon cxe HXoreb, Kaj adorklinigxis antaux fandajxo. 20 Ili sxangxis sian honoron En bildon de bovo, kiu mangxas herbon. 21 Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,