Galatians 4:9-15

Esperanto(i) 9 sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi? 10 Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. 11 Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris cxe vi. 12 Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, cxar mi ankaux estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; 13 sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; 14 kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min, kvazaux Kriston Jesuon. 15 Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.