Genesis 14:18-21

Esperanto(i) 18 Kaj Melkicedek, regxo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. 19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero; 20 kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio. 21 Kaj la regxo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi.