Genesis 36:1-19

Esperanto(i) 1 Jen estas la generaciaro de Esav, kiu ankaux estas Edom. 2 Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la HXetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la HXivido, 3 kaj Basmaton, filinon de Isxmael, fratinon de Nebajot. 4 Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon. 5 Kaj Oholibama naskis Jeusxon kaj Jalamon kaj Korahxon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskigxis al li en la lando Kanaana. 6 Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj cxiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj cxiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritajxon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob. 7 CXar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis logxi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj. 8 Kaj Esav eklogxis sur la monto Seir; Esav estas ankaux Edom. 9 Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir: 10 jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav. 11 Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman, Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz. 12 Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj sxi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav. 13 Kaj jen estas la filoj de Reuel: Nahxat kaj Zerahx, SXama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. 14 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: sxi naskis al Esav Jeusxon kaj Jalamon kaj Korahxon. 15 Jen estas la cxefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: cxefo Teman, cxefo Omar, cxefo Cefo, cxefo Kenaz, 16 cxefo Korahx, cxefo Gatam, cxefo Amalek. Tio estas la cxefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada. 17 Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: cxefo Nahxat, cxefo Zerahx, cxefo SXama, cxefo Miza. Tio estas la cxefoj de Reuel en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. 18 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, edzino de Esav: cxefo Jeusx, cxefo Jalam, cxefo Korahx. Tio estas la cxefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav. 19 Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj cxefoj. Tio estas Edom.