Genesis 3:9-13

Esperanto(i) 9 Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? 10 Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min. 11 Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi? 12 Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis. 13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.