Habakkuk 2:5-11

Esperanto(i) 5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiligxas; li largxigas sian animon kiel SXeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si cxiujn naciojn kaj kaptas al si cxiujn popolojn. 6 Sed ili ja cxiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdajxon sen fino kaj metas sur sin tro grandan sxargxon de sxuldoj! 7 Subite ja levigxos viaj pikontoj kaj vekigxos viaj pusxontoj, kaj vi farigxos ilia rabatajxo. 8 CXar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaux vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj. 9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akirajxon, por arangxi alte sian neston, por defendi sin kontraux mano de malbonulo! 10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon. 11 La sxtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.