Hebrews 2:14-18

Esperanto(i) 14 CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco. 16 CXar vere li ektenas ne angxelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas. 17 Tial li devis en cxio similigxi al siaj fratoj, por ke li farigxu kompatema kaj fidela cxefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo. 18 CXar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.