Hebrews 5:12-14

Esperanto(i) 12 CXar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo. 13 CXar cxiu, kiu nutrigxas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; cxar li estas infaneto. 14 Sed solida nutrajxo estas por la plenagxuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.