Hosea 11

Esperanto(i) 1 Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon. 2 Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas. 3 Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas. 4 Per sxnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaux ili la mangxajxon. 5 Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia regxo, cxar ili ne volis penti. 6 Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formangxos ilin pro iliaj entreprenoj. 7 Mia popolo rigidigxis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni gxin vokas al la Plejaltulo, gxi ne levas sin. 8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato. 9 Mi ne agos laux Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; cxar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo. 10 La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente. 11 Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enlogxigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo. 12 Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.