Esperanto(i)
3 La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de auxdantoj atentos.
4 Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
5 Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
6 CXar malnoblulo parolas malnoblajxon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malverajxon, senmangxigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkajxon de soifanto.
7 La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malricxulojn per vortoj mensogaj, ecx kiam la senhavulo diras pravajxon.
8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.