Jeremiah

Esperanto(i) 1 Paroloj de Jeremia, filo de HXilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen; 2 al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia regxado, 3 kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato. 4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 5 Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj. 6 Mi diris:Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, cxar mi estas juna. 7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu. 8 Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo. 9 Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektusxis mian busxon, kaj la Eternulo diris al mi:Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian busxon. 10 Vidu, Mi starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la regnoj, por elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti. 11 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris:Mi vidas bastonon maldormantan. 12 Kaj la Eternulo diris al mi:Vi vidis bone; cxar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi gxin. 13 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:Kion vi vidas? Kaj mi diris:Mi vidas flame bolantan poton, kaj gxi rigardas de norde. 14 Kaj la Eternulo diris al mi:De norde venos la malfelicxo sur cxiujn logxantojn de la lando. 15 CXar jen Mi alvokos cxiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos cxiu sian tronon antaux la pordegoj de Jerusalem kaj cxirkaux gxiaj muregoj kaj antaux cxiuj urboj de Judujo. 16 Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro cxiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorklinigxis antaux la faritajxo de siaj manoj. 17 Kaj vi zonu viajn lumbojn, levigxu, kaj diru al ili cxion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaux ili, por ke Mi ne tremigu vin antaux ili. 18 Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo, kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux la popolo de la lando. 19 Ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.