Esperanto(i)
6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj.
7 Kaj la fantoma lago farigxos reala, kaj la tero senakva farigxos fonto de akvo; la logxloko de sxakaloj farigxos loko por kano kaj junko.
8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.
9 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur gxi, ne trovigxos tie; iros nur savitoj.
10 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.