Isaiah 40:28-31

Esperanto(i) 28 CXu vi ne scias, cxu vi ne auxdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne lacigxas kaj ne senfortigxas; Lia sagxeco estas neesplorebla. 29 Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon. 30 Knaboj senfortigxas kaj lacigxas, junuloj ofte falas; 31 sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne lacigxas, ili iras kaj ne senfortigxas.