Esperanto(i)
21 Prezentu vian jugxaferon, diras la Eternulo; antauxmetu viajn argumentojn, diras la Regxo de Jakob.
22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio farigxos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aux sciigu al ni tion, kio estos.
23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune.