Isaiah 42:22-25

Esperanto(i) 22 Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili cxiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kasxitaj en malliberejoj; ili farigxis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitajxo, kaj neniu diras:Redonu. 23 Kiu el vi atentos cxi tion, komprenos kaj auxskultos por la tempo estonta? 24 Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon? 25 Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon cxirkauxe de li, sed li ne komprenis; Li jxetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.