Isaiah 55:6-8

Esperanto(i) 6 Sercxu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime. 7 Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj cxi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, cxar Li multe pardonas. 8 CXar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.