Isaiah 5:20-23

Esperanto(i) 20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolcxon faras dolcxo kaj la dolcxon maldolcxo! 21 Ve al tiuj, kiuj estas sagxuloj en siaj okuloj kaj antaux si mem estas kompetentuloj! 22 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigajxon, 23 kiuj pravigas malvirtulon pro subacxeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!