Jeremiah 24:5-10

Esperanto(i) 5 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Simile al cxi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de cxi tiu loko en la landon HXaldean; 6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en cxi tiun landon, kaj Mi arangxos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elsxiros. 7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; cxar ili konvertigxos al Mi per sia tuta koro. 8 Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo:Al ili Mi similigos Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en cxi tiu lando kaj kiuj logxas en la lando Egipta; 9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en cxiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur cxiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin; 10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, gxis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.