Jeremiah 28:1-4

Esperanto(i) 1 En tiu sama jaro, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, HXananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaux la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene: 2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Mi rompos la jugon de la regxo de Babel; 3 post du jaroj Mi revenigos sur cxi tiun lokon cxiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, regxo de Babel, prenis de cxi tiu loko kaj forportis en Babelon. 4 Kaj Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj cxiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur cxi tiun lokon, diras la Eternulo; cxar Mi rompos la jugon de la regxo de Babel.