Jeremiah 34:8-11

Esperanto(i) 8 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la regxo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon; 9 ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco. 10 Kaj obeis cxiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aligxis al la interligo, por ke cxiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis. 11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin farigxi sklavoj kaj sklavinoj.