Jeremiah 3:1-2

Esperanto(i) 1 Oni diras:Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo. 2 Levu viajn okulojn al la altajxoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? CXe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malcxastado kaj malbonagoj.