Esperanto(i)
20 De kie venas la sagxo? Kaj kie estas la loko de prudento?
21 Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo.
22 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi.
23 Dio komprenas gxian vojon, Kaj Li scias gxian lokon;
24 CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo.
25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,
26 Kiam Li starigis legxon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
27 Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin, Pretigis gxin kaj esploris gxin;
28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.