John 12:27-32

Esperanto(i) 27 Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo. 28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros. 29 Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li. 30 Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi. 31 Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo; nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita. 32 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn.