Jonah 4:1-4

Esperanto(i) 1 Tio tre forte cxagrenis Jonan, kaj li ekkoleris. 2 Kaj li ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraux en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarsxisxon, cxar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedauxras malbonon. 3 Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; cxar pli bone por mi estas morti, ol vivi. 4 La Eternulo diris:CXu vi havas grandan cxagrenon?