Luke 19:30-35

Esperanto(i) 30 dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku. 31 Kaj se iu demandos al vi:Kial vi gxin malligas? parolu jene:La Sinjoro gxin bezonas. 32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, gxuste kiel li diris al ili. 33 Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon? 34 Kaj ili diris:La Sinjoro gxin bezonas. 35 Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.