Matthew 21:25-32

Esperanto(i) 25 La baptado de Johano, de kie gxi estis? El la cxielo, aux el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros al ni:Kial do vi ne kredis al li? 26 Sed se ni diros:El homoj, ni timas la popolon, cxar cxiuj opinias Johanon profeto. 27 Kaj ili responde diris al Jesuo:Ni ne scias. Li ankaux diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion. 28 Kiel sxajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris:Filo, iru hodiaux kaj laboru en la vinbergxardeno. 29 Kaj li respondis kaj diris:Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris. 30 Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris:Mi iros, sinjoro; kaj ne iris. 31 Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris:La unua. Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malcxastistinoj iras antaux vi en la regnon de Dio. 32 CXar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malcxastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, ecx ne pentis poste, por kredi al li.