Matthew 24:48-25:3

Esperanto(i) 48 Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas; 49 kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj, 50 la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias, 51 kaj distrancxos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 25 1 Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo. 2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj. 3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;