Esperanto(i)
9 Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.
10 Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.
11 Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?
12 Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
13 Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
14 Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?
15 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
16 Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
17 Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.