Matthew 4:18-22

Esperanto(i) 18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, jxetantajn reton en la maron, cxar ili estis fisxkaptistoj. 19 Kaj li diris al ili:Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. 20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 21 Kaj antauxenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la sxipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. 22 Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.