Esperanto(i)
16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo.
17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn.
18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron;
19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi;
20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo;
21 po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj;
22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin.
23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion.
24 Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero.
25 Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.