Esperanto(i)
2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedajxoj urbojn por logxi; ankaux la kampojn cxirkaux tiuj urboj donu al la Levidoj.
3 Kaj la urboj estos por ili por logxi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por cxiuj iliaj bezonoj de la vivo.
4 Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendigxi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj cxirkauxe.
5 Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj.