Esperanto(i)
13 Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
14 Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.
15 Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16 CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon.
17 Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas.
18 Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.
20 Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.
21 Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.
22 Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.
23 Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.
24 Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.
25 Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.