Esperanto(i)
12 Homo sentauxga, homo malbonfarema, Iras kun busxo malica,
13 Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;
14 Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En cxiu tempo li semas malpacon.
15 Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
16 Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.
17 Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon,
18 Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,
19 Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.