Psalms 50:15-21

Esperanto(i) 15 Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros. 16 Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo, 17 Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi? 18 Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto; 19 Vian busxon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsajxon; 20 Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias. 21 Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.