Esperanto(i)
17 Kaj ne kasxu antaux Via sklavo Vian vizagxon, cxar mi suferas; Rapidu, auxskultu min.
18 Alproksimigxu al mia animo, savu gxin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.
20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortigxis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
21 Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.