Esperanto(i)
22 Ilia tablo antaux ili farigxu reto, Kaj ilia prospero farigxu kaptilo.
23 Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.
24 Versxu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
25 Ilia logxejo dezertigxu, En iliaj tendoj ne ekzistu logxanto.
26 CXar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
27 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.