Psalms 78:18-31

Esperanto(i) 18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico; 19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto? 20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo? 21 Tial la Eternulo, auxdinte, flamigxis; Kaj fajro ekbrulis kontraux Jakob, Kaj levigxis kolero kontraux Izrael; 22 CXar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon. 23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la cxielo; 24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por mangxi, Kaj Li donis al ili cxielan grenon. 25 Panon de potenculoj cxiu mangxis; Li sendis al ili mangxon satege. 26 Li kurigis tra la cxielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan; 27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon; 28 Kaj Li faligis cxion mezen de ilia tendaro, CXirkauxe de iliaj logxejoj. 29 Kaj ili mangxis kaj tre satigxis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris. 30 Sed kiam ili ankoraux ne forlasis sian deziron Kaj ilia mangxajxo estis ankoraux en ilia busxo, 31 La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael gxi faligis.